Ŝablona Serĉilo

La ĉefa celo de ĉi tiu programo (mallonge nomata: Ŝasero) estas helpi krei krucenigmojn. Kiam oni desegnas krucenigmon, necesas serĉi vortojn kiuj havas literojn en specifaj pozicioj. La programo ankaŭ utilas por serĉi rimantajn vortojn.

Konsideru la suban krucenigmon, kiu havas tri vertikalajn vortojn.

Por la horizontala direkto, oni bezonas vortojn kiuj enhavas ĉi tiajn literĉenojn: "m, litero, s, litero, v", aŭ "a, litero, t, litero, i", ktp.

Per Ŝasero oni povas serĉi vortliston por vortoj kiuj kongruas al specifa ŝablono.

En difino de ŝablono, punkto reprezentas unu literon. Tiel, la ŝablono por "a, litero, t, litero, i" estas a.t.i .

Sed, ĉi tiu ŝablono trovos nur vortojn kiuj komenciĝas per a, finiĝas per i, kaj havas 5 literojn.

Por trovi vortojn kun "a, litero, t, litero, i" ie ajn en la mezo, uzu la ŝablonon *a.t.i* . La asterisko reprezentas 0 aŭ pli da literoj. Ekzemple, la ŝablono a.t.i* trovos vortojn kiel 'altnivel', 'arthistori' kaj 'artrit'. La ŝablono *a.t.i* trovos la antaŭajn vortojn, kaj ankaŭ 'Baktri', 'esperantlingv' kaj 'gastrit', ktp. (La vortlisto ne enhavas finaĵojn. Oni kutime uzu * ĉe la fino de ŝablono.)

Per Ŝasero, oni ankaŭ povas trovi rimvortojn. Ekzemple, por trovi vortojn kiuj rimas kun 'tulipo', serĉu per la ŝablono *ip .

Notu: Uzu ikson aŭ cirkumflekson por reprezenti supersignitajn literojn. La programo aŭtomate konvertos al ĝusta kodo. Ekzemple, la ŝablono cx. trovos la vortojn ĉe, ĉi kaj ĉu, kaj la ŝablono a. trovos la vortojn aĉ, aĝ, aŭ ktp.


Inkluzivu kunmetitajn vortojn en la rezulto.

Klivo verkis Ŝaseron. Ŝasero uzas vortliston kiu baziĝas sur la Ispell-vortaro de sinjoro Pokrovskij. Ambaŭ Ŝasero kaj la Ispell-vortaro estas kopirajtitaj laŭ la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo. Akiru la Perl-fonton kaj vortaron de Ŝasero ĉi tie.

2003/05