Konstruilo de Krucenigmoj - paŝo 1

Dimensioj de la krucenigmo...
Larĝeco:
Alteco:

Nombro da helpfrazoj...
Horizontale:
Vertikale:




Kiel Uzi la Programon

Jen simpla ekzemplo:

Paŝo 1

La enigmo havas larĝecon kaj altecon de 4. Ĝi havas 2 horizontalajn helpfrazojn kaj du vertikalajn. La supraj selektiloj estu ĉi tiel...

Paŝo 2

Unue, tajpu la literojn en siajn kvadratojn. Se vi ne povas tajpi Unikodajn supersignojn, uzu postan ikson (cx) aŭ antaŭan cirkumflekson (^c).

Sekve, entajpu la numerojn kaj direktojn de la helpfrazoj. Ili havas ĉi tiun formaton::

[numero] [direkto]

Ekzemple:
Unu vertikale estus
Du horizontale estus
Tri vertikale kaj horizontale estus    
1v (v = vertikale)
2h (h = horizontale)
3a (a = ambaŭ)

La aranĝo devas aspekti ĉi tiel:

En la supra ekzemplo, la unua kvadrato enhavas "1aa". Numero "1" ĉar ĝi estas la unua helpfrazo. "a" ĉar ĝi estas ambaŭ horizontala kaj vertikala. La dua litero "a" estas la unua litero de "aĝas" kaj "aŭdi".

Nun entajpu la helpfrazojn. Ili havas la sekvantan formaton:

[numero] [helpfrazo] [respondo]

(Se vi ne povas tajpi Unikode, uzu cx aŭ ^c.)

Fininte la helpfrazojn, surpremu la butonon "Montru fonton". La konstruilo montros la fonton (HTMLon kaj skripton) kiu difinas la krucenigmon. Selektu kaj kopiu ĝin al redakta programo, kaj konservu ĝin en html-dosieron. (Kodigo de supersignoj devas estis UTF-8.) Lokigu la HTML-dokumenton en la sama dosierujo kun la aliaj krucenigmaj dosieroj (gif, js).

Nun vi havas ĝavaskriptan krucenigmon.